10 jul. 2008

Nifo (aŭ NIFO) estas la mallongigo por "NeIdentigita Fluganta Objekto".
Kutime oni asocias kun tiu ĉi nocio kosmoveturilojn de inteligentaj estaĵoj de aliaj planedoj, kiuj deziras viziti kaj observi la Teron. Tiu ĉi supozo ĝis nun ne povis esti pruvita: La videblaj objektoj plej ofte montriĝas esti miraĝoj, helaj astroj, aviadiloj de tera origino, nuboj, eble norda brilo k.s.
La nifologio okupiĝas pri la esplorado de nifoj. UEA havis fakasocion pri nifologio.

Nifologio en Vikipedio
-->
-->